Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
30 juillet 2007 1 30 /07 /juillet /2007 15:39
En la esperanta budo de lingva ekspozicio, juna kaj nesperta esperantisto provis interesigi alian junan francon:

- 1887… Mi scias, ke tio aspektas malnova. Sed atentu ! Ankaŭ gejunuloj estas en la movado, ne nur uloj naskiĝintaj en 1887, diris la esperantisto ridetante - por montri, ke li blagetis.
Li volus konvinki tiun junulon, kiu ŝajnis interesita. Eble estonta esperanto-parolanto, entuziasme pensis la militanto.
- 1887 ! La romiana imperio preskaŭ finiĝis, ĉu ne ?
- Nu, ankaŭ okazis la grava kongreso de 1905, - konfuze respondis la militanto,  ekkompreninte sian mallertaĵon.
Venontfoje, li pensis, mi rekte priparolos kongreson de Boulogne en 2005, senrespekte al  glora historio de la esperanta movado : efiko ĉefas !
- 1905! Eĉ mia avo ankoraŭ ne naskiĝis, nek eble mia praavo ! Oni bezonus kalkulilon por tion kontroli !
- La estinto ne gravas - tio estas la lingvo de la estonto !
- La estonto malproksimas... Prefere ni parolu pri hodiaŭ: kio ĝi estas ? Mi volas diri : kie oni povas ĝin paroli ?
- Ĉie, en la tuta mondo !
- Proksime al mia hejmo ?
- Nu, eble ne proksime. Tio dependas - ĉu estas klubo, asocio…
- Klubo ? Do, kiel bridĝo aŭ ŝakludo. Serioze - ĉu mi aspektas kiel membro de kudradklubo? Komence, diru : kio estas tiu via aĵo ?
- Tio estas konstruita lingvo, kvazaŭ kiel konstru-ludo, per kunmetado de nevariaj blokoj. Oni povas kompari ĝin kun domkonstruado. La izolado estas bone farita : oni diras, ke ĝi estas izolstruktura lingvo.
La deĵoranto pensis, ke la ulo aspektas kiel manlertulo, kaj li estis fiera pri siaj konstruad-komparoj.
- Ĉu vi estas masonisto ? - miris la junulo.
- Ne : tio estas lingvoscienco.
- Ĉu vi estas lingvisto ?
- Kvazaŭ. Fakte, ĉiu esperantisto lingvistas.
- Ĉu vi estas agnoskata de la fakultato ?
- Ne : libertempa lingvisto.
- Mmmjeŝ. Do, amatoro. Ĉio ci ne aspektas vere profesia, ĉu ne ?
- Sed ankaŭ Zamenhof estis neprofesia lingvisto: li estis okulkuracisto.
- Aĥĥĥ, mi viiidas ! Nenion li faraĉis kiel kuracisto, kaj anstataŭ labori, li krucvortadis la tutan tagon en sia kuracejo !
- Ne, li pripensis tion ekde infaneco. Daŭre.
- Ĉu nur tion li aĉis ? Ĉu li estis obsedata ? Tiu ulo devintus iĝi mensokuracisto : li povintus sin kuraci mem !
- Mi petas ! Li estas ĉie agnoskita, multaj stratoj havas lian nomon  ! Tutmonde !
- Jes, kompreneble ! La stratoj tiel multas en la mondo, ke necesis revoki ĉiujn strangulojn de la Historio ! La generaloj ne sufiĉas, do oni uzas venkitojn !
- La esperanton rekonas UNESCO!
- Mi ne rekonus ĝin, eĉ se mi krozus ĝin surstrate !
La militanto malavare priridetis tiun tre konatan fiŝercon de la junulo - eble, eble estonta samideano.
- Ankaŭ la Vatikano agnoskas Esperanton, kaj ĝi estas unu el la lingvoj de la Papaj bondeziroj !
- Do ? Pri la Papo, li verŝajne diras "saluton, la aĉuloj" en 60 lingvoj, ĉu ne ? Dum li ankoraŭ havos sialon en la buŝo, li daŭrigos !
- Vatikano radiodissendas ankaŭ esperante !
- Jeŝ, jeŝ, por konverti, ĉiuj ruzaĵoj taŭgas, tio estas bone konata. Tiel diris mia profesoro de filozofio.
- Estas multaj aliaj radioelsendoj : en Francujo, Pollando, Italio, Brazilo, en…
- He! Ulo, necesus updati viajn driverojn : la radio finas, nun ekzistas Interreto !
- Ĉi-rilate, en la senpaga reta enciklopedio Wikipedio, Esperanto…
- He! Ulo ! Ĉu mi havas vizaĝo de enciklopedio-leganto, eĉ senkoste ?
- Nu… Multas la paĝaroj en esperanto, ankaŭ aziaj.
- Azianojn mi vidas en mia kvartalo : ĉiusabate tien mi iras manĝi kun mia ino, tio ne estas por ilin rigardi sur la reto ! Parolante pri inoj, ĉu ili estas en via movado ? Mi vidis belulinojn sur la fotoj sed tio estas reklamo, ĉu ne ? Mi konas la ruzaĵon… Tio similas sekton, ili sendas siajn belegajn inojn travideble vestitaj, kaj poste - hop! Oni firme tenas vin en iu kastelo…
- Ni ne estas sekto! Kaj ni havas nur unu kastelon. Asocian. Tie oni staĝas.
- Jeŝ, jeŝ. En la forgeskeloj.
- Tie ne estas forgeskeloj!
- Do, tio estas kastelaĉo. Sed mi ja pensas, ke vi ne estas sekto : vi aspektas tro senmonaj.
- ...Estas ankaŭ la Pasporta Servo : oni povas vojaĝi tutmonde, gastante ĉe la esperanta loĝantaro, tio estas mirinda okazo por junuloj !
- Jeŝ, jeŝ, mi tion imagas… Ĉu vi ne scias, ke ekzistas danĝeraj landoj ? Tri kantoj, kvin glasoj da brandaĉo kaj hop ! Frumatene morgaŭ, via ino malaperas, rekte al inkomerco !
- Nu…
- Cetere, mi preferas videoludojn. Ĉu tion vi havas en esperanto ?
- Nu… nu… mi pensas, ke ne. Ankoraŭ ne. Necesas ke mi informiĝu.
- Jes ja, informiĝu! Kaj la teĥnikeroj de tiu via.. panto, tio kapdolorigas min tro. Vi klarigos tion venontjare. Ĉu vi ĉeestos ?
- Nu…
- Hu.. hu, ulo, vi aspektas elĉerpita ! Probatali necesas tenemon. Nu, ĝis! Mi iras al angla budo, laŭdire ili donacas multajn reklamaĵojn ! See you later !
La juna kuraĝa militanto eksentis sur siaj ŝultroj la pezon de seniluziiĝo kaj senkuraĝiĝo. Tiam, la gajmiena spertulo-budestro divenis lian elreviĝon : la mondo tute ne interesiĝas pri unu el la pli gravaj ideoj de la homaro. Do li venis konsoli la junulon :
- Ne atentu, kaj memoru : unu perdita, dek perditaj ! Aliaj venos…
- Li revenas !!! - diris la militanto, vidante la saman junulon en la pasejo.
- Jes, - konfirmis la budestro skeptike.
La militanto ekscitotremis, kiel fiŝisto, kies ligno ekkaptis fiŝon, kiu longe malrespektis lian allogaĵon. "Mi sukcesis lin interesi !" - li pensis sen diri, timante ŝiri la revon, rompi la miraklon de naskiĝanta scivolo ĉe tiu junulo ne tre lingvema.
La junulo vere revenis al la budo kaj demandis plian informon al la militanto, kies vizaĝo esperoradiis :
- He ulo, kun via aĵo, la Pasporta Cerbo, ĉu vi oferas unuaklasan bileton aŭ duaklasan ?

Partager cet article

Repost 0
Published by Krokodilo - dans Espéranto
commenter cet article

commentaires